Loading...
Larger font
Smaller font
Copy
Print
Contents
  • Results
  • Related
  • Featured
No results found for: "".
  • Weighted Relevancy
  • Content Sequence
  • Relevancy
  • Earliest First
  • Latest First
    Larger font
    Smaller font
    Copy
    Print
    Contents

    KONSEKRO

    LA PROMESO de Dio estas, “Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro”. Jeremia 29:13.PAK 26.1

    La tuta koro devas cediĝi al Dio, aŭ tiu ŝanĝo neniam povas esti farita en ni per kiu ni restariĝos al Lia simileco. Per naturo ni forpeliĝis de Dio. La Sankta Spirito priskribas nian kondiĉon en tiaj vortoj kiaj ĉi tiuj: “Malvivaj per eraroj kaj pekoj” (Efesanoj 2:1); “la tuta kapo estas malsana kaj la tuta koro estas senforta” (Jesaja 1:5); “estas en ĝi nenio sendifekta” (Jesaja 1:6). Ni estas firme tenitaj en la kaptilo de Satano; “kaptite de li, por plenumi lian volon” 2 Timoteo 2:26. Dio deziras sanigi nin, nin liberigi. Sed pro la fakto ke ĉi tio postulas tutan aliiĝon, renovigon de nia tuta naturo, ni devas cedi nin tute al Li.PAK 26.2

    La militado kontraŭ mem estas la plej granda batalo kio iam ajn estis batalita. La cedado de mem, cedante ĉion al la volo de Dio, postulas barakton; sed la animo devas submetigi sin al Dio antaŭ ol ĝi povas renoviĝi de sankto.PAK 26.3

    La regado de Dio ne estas, kiel Satano deziras ke ĝi aspektu, starigita sur blinda subeco, senrezona regado. Ĝi allogas la intelekton kaj la konsciencon. “Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon,” (Jesaja 1:18) estas la invito de la Kreinto al la estuloj kiujn Li kreis. Dio ne devigas la volon de Siaj kreaĵoj. Li ne povas akcepti omaĝon kiu ne estas volonte kaj intelegente donata. Nura deviga subeco malebligus ĉiun veran disvolviĝon de menso aŭ karaktero; ĝi farus homon nura aŭtomato. Tia ne estas la celo de la Kreinto. Li deziras ke homo, la krona verko de Lia krea potenco, atingos la plej altan disvolviĝon ebla. Li metas antaŭ ni la alton de beno al kiu Li deziras venigi nin per Sia korfavoro. Li invitas ke ni donu nin al Li, por ke ni povas ellabori Lian volon en ni. Restas por ni elekti ĉu ni liberiĝos de la servuto de peko, por partopreni la gloran liberon de la filoj de Dio.PAK 26.4

    Donante nin mem al Dio, ni devas necese cedi ĉion kio disigus nin de Li. Tial la Savanto diras, “Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn tiu ne povas esti mia disĉiplo.” Luko 14:33. Kio ajn tiros la koron for de Dio tio devas cediĝi. Mamono estas la idolo de multaj. La amo de mono, la deziro por riĉeco, estas la ora ĉeno kio ligas ilin al Satano. Reputacio kaj monda honoro estas adorataj per alia klaso. La vivo de egoista komforto kaj libereco de respondeco estas la idolo de aliaj. Sed ĉi tiuj sklavaj ligiloj devas esti rompitaj. Ni ne povas duone aparteni al Dio kaj duone aparteni al la mondo. Ni ne estas la infanoj de Dio krom se ni estas tia tute.PAK 27.1

    Estas tiuj kiuj pretendas servi Dion, dum ili fidas al siaj propraj penoj obei Lian leĝon formigi pravan karakteron kaj certigi savon. Iliaj koroj ne estas tuŝitaj per ia profunda sento de la amo de Kristo, sed ili serĉas elfari la devojn de la kristana vivo kiel tiujn kiujn Dio postulas de ili por gajni la Ĉielon. Tia religio estas inda je nenio. Kiam Kristo loĝas en la koro, la animo tiel pleniĝos de Lia amo, de la ĝojo de komuniko kun Li, ke ĝi aliĝos al Li; kaj en la medito de Li, memo forgesiĝos. Amo al Kriston estos la fonto de ago. Tiuj kiuj sentas la detenan amon de Dio, ne demandas kiom malmulte povas esti donita plenumi la postulojn de Dio; ili ne demandas por la plej malalta nivelo, sed celas ĉe perfekta konformeco al la volo de sia Reaĉetanto. Kun fervora deziro ili cedas ĉion, kaj elmontras intereson proporcie al la valoro de la objekto kion ili serĉis. Pretendo de Kristo sen ĉi tiu profunda amo, estas nur parolo, teda formalaĵo, peza sklavlaborado.PAK 27.2

    Ĉu vi opinias ke tio estas tro granda ofero cedi ĉion al Kristo? Demandu de vi, la demandon “Kion Kristo donis al mi?” La Filo de Dio donis ĉion — vivon kaj amon kaj suferon — por nia regajno. Kaj ĉu povas esti ke ni, la neindaj objektoj de tiel granda amo, detenos niajn korojn de Li? Ĉiu momento de niaj vivoj ni estas partoprenantoj de la benoj de Lia graco, kaj por ĉi tiu rezono mem ni ne povas tute elkompreni la profundojn de nescio kaj mizero el kiuj ni estis savataj. Ĉu ni povas rigardi Tiun kiun niaj pekoj trapikis, kaj ankoraŭ volonte fari spiton al Lia tuta amo kaj ofero? Konsiderante la senliman humilon de la Sinjoro de gloro, ĉu ni murmuros pro la fakto ke ni povas eniri vivon nur per konflikto kaj mem-humiliĝo?PAK 27.3

    La enketo de unu fiera koro el multaj estas, “Kial bezonas mi iri pente kaj humile antaŭ ol mi povas havi certigon de mia akcepto per Dio? Mi fingromontras vin al Kristo. Li estis senpeka, kaj, pli ol ĉi tio, Li estis la Reĝido de la Ĉielo; sed pro la homo Li fariĝis peko por la raso. Li “estis alkalkulita al krimuloj, dum Li portis sur Si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj” Jesaja 53:12.PAK 28.1

    Sed kion ni cedu, kiam ni cedas ĉion — koron malpurigitan de peko, por Jesuo purigi, lavi per Lia propra sango, kaj savi per Lia senkompara amo. Kaj ankoraŭ la homoj opinias ke estas malfacile cedi ĉion! Mi hontas aŭdi ĝin priparolata, hontas skribi ĝin.PAK 28.2

    Dio ne postulas ke ni cedu ion ajn kio estas por nia plej bona profito deteni. En ĉio Li faras Li havas la bonstaton de Siaj infanoj en vido. Estu ke ĉiu kiu ne elektis Kriston povas elkompreni ke Li havas ion vaste pli bonan oferi al ili ol tio kion ili serĉas por si. La homo faras la plej grandan vundon kaj maljustecon al sia propra animo kiam li pensas kaj agas kontraŭe al la volo de Dio. Nenia vera ĝojo povas esti sur la vojo nepermesita per Tiu kiu scias kio estas plej bona, kaj tiu planas por la bono de Liaj kreaĵoj. La vojo de peko estas la vojo de mizero kaj detruo.PAK 28.3

    Estas eraro gastigi la penson ke Dio ĝojas vidi Siajn infanojn suferantajn. La tuta Ĉielo estas interesita en la feliĉo de la homo. Nia ĉiela Patro ne fermas la alirojn de ĝojo al iu ajn de Siaj kreaĵoj. La diaj postuloj vokis nin eviti tiujn ĉi indulgojn kiuj alvenus suferon kaj malkontentiĝon, kiuj fermus kontraŭ ni la pordon de feliĉo kaj la ĉielo. La Regajnanto de la mondo akceptas homojn kiel ili estas, kun iliaj deziroj, neperfektoj kaj malfortoj; kaj Li ne nur purigos de peko kaj permesos regajnon per Sia sango, sed satigos la sopiron de la koro de ĉiu kiu konsentas porti Lian jugon, porti Lian ŝarĝon. Estas Sia celo partodoni pacon kaj ripozon al ĉiu kiu venas al Li por la pano de vivo. Li postulas ke ni elfaru nur tiujn ĉi devojn kiuj kondukos niajn paŝojn al altojn de feliĉego al kiu la malobeaj povas neniam atingi. La vera ĝoja vivo de la animo estas havi Kriston formigitan interne, la espero de gloro.PAK 28.4

    Multaj enketas, “Mi faras la cedon de memo al Dio kiel?” Vi deziras doni vin al Li, sed vi estas malforta en morala povo, estas en sklaveco al dubo, kaj regita per la kutimoj de via vivo de peko. Viaj promesoj kaj decidoj estas kiel ŝnuroj de sablo. Vi ne povas regi viajn pensojn, viajn impulsojn, viajn afekciojn. La scio de viaj rompitaj promesoj kaj forŝulditaj garantioj malfortigas vian konfidon en via propra sincero, kaj kaŭzas vin senti ke Dio ne povas akcepti vin; sed vi bezonas ne malesperi. Kion vi bezonas kompreni estas la vera forto de la volo. Ĉi tiu estas la rega povo en la naturo de la homo, la povo de decido, aŭ de elekto. Ĉio dependas de la prava ago de la volo. La povon de elekto Dio donis al homoj; ĝi estas la ilia por uzi. Vi ne povas ŝanĝi vian koron, vi ne povas de vi doni al Dio ĝiajn afekciojn; sed fari elekton servi Lin estas eblo por vi. Vi povas doni al Li vian volon; Li tiam elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. Tiel via tuta naturo venigos sub la regado de la Spirito de Kristo; viaj afekcioj centrigos sur Li, viaj pensoj estos en harmonio kun Li.PAK 29.1

    Deziroj por bono kaj sankto estas pravaj ĝis siaj limoj; sed se vi haltas ĉi tie, ili utilas por nenio. Multaj estos perditaj dum esperante kaj dezirante esti Kristanoj. Ili ne venas al la stadio de cedante la volon al Dio. Elekton esti kristanoj ili ne faras nun.PAK 29.2

    Per la prava uzo de la volo tuta ŝanĝo povas esti farita en via vivo. Cedante vian volon al Kristo, vi kunligas vin kun la potenco kiu estas super ĉiuj mondpotenculoj kaj aŭtoritatoj. Vi havos forton de supro teni vin firme kaj tiel per oftega cedo al Dio vi ebliĝos vivi la novan vivon, eĉ la vivo de fido.PAK 30.1

    La Krucon rigardante, mi
    Miregon sentas en la kor',
    Ĉar tie en mort-agoni’
    Oferis sin la Princ’ de Glor'.

    Senvaloriĝas monda gajn',
    Kaj pri fiero hontas mi;
    Ne fanfaronas iam ajn,
    Krom pri la mort’ sur Kalvari'.

    Vanaĵoj logis min kun ĉarm',
    Nun ilin faras mi ofer’;
    Humile kaj kun penta larm’
    Mi ĝojas en la sav-mister'.

    Rigardu! Sangas vundoj plu-
    Malĝojo kun la amo mem!
    Ĉu iam estis tia flu’?
    El dornoj tia diadem’?

    Se tutan mondon donus mi,
    Tro eta estus la donac'.
    Postulas amo tia ĉi
    Tutcedon al la Dia grac'. W.J. Downes
    PAK 30.2

    Larger font
    Smaller font
    Copy
    Print
    Contents