Loading...
Larger font
Smaller font
Copy
Print
Contents
  • Results
  • Related
  • Featured
No results found for: "".
  • Weighted Relevancy
  • Content Sequence
  • Relevancy
  • Earliest First
  • Latest First
    Larger font
    Smaller font
    Copy
    Print
    Contents

    KRESKADU EN KRISTON

    LA ŜANĜO de koro per kiu ni iĝas infanoj de Dio estas en la Biblio priparolita kiel naskiĝo. Denove, ĝi estas komparita al la ĝermado de la bona semo semita per la kulturisto. Tiel same tiuj, kiuj ĵus konvertiĝis al Kristo estas, kiel “ĵusnaskitaj suĉinfanoj;” “kreskadi” (1 Petro 2:2; Efesanoj 4:15) al la staturo de la geviroj en Kristo Jesuo. Aŭ kiel la bona semo semita en la kampo, ili estas kreskadi kaj porti frukton. Jesaja diras ke, “oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.” Jesaja 61:3. Tial de la natura vivo, ilustraĵoj preniĝas, por helpi nin pli bone kompreni la misterajn verojn de la spirita vivo.PAK 43.1

    Ne eĉ ĉio de la saĝeco kaj lerteco de la homo povas produkti vivon en la malplej granda objekto en la naturo. Estas sole per la vivo kiun Dio mem partodonis, ke aŭ plantaĵo aŭ besto povas vivi. Tial estas sole per la vivo de Dio ke la spirita vivo naskiĝas en la koroj de la homoj. Krom se homo estas “naskita de supro,” (Johano 3:3 King James Version margin) li ne povas esti partoprenanto de la vivo kiun Kristo venis por doni.PAK 43.2

    Kiel kun vivo, tiel kun kresko. Estas Dio kiu igas la burĝonon flori kaj la floron frukti. Estas per Lia potenco ke la semoj evoluas, “unue folio, poste spiko, poste plena greno en spiko.” Marko 4:28. Kaj la profeto Hoŝea diras pri Izrael, ke “Li ekfloros kiel rozo.” “Ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo.” Hoŝea 14:5,7. Kaj Jesuo invitas nin “Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas.” Luko 12:27. La plantoj kaj floroj kreskas ne per sia propra zorgo aŭ dezirego aŭ peno, sed per ricevo de tio kion Dio provizis por plenumi ilian vivon. La infano ne povas, per ia dezirego aŭ potenco memstare, aldoni al sia staturo. Ne pli povas vi, per dezirego aŭ peno memstare, akiri spiritan kreskon. La planto, la infano, kreskas per ricevo el siaj ĉirkaŭaĵoj de tio kio servas ĝian vivon — aero, sunlumo, kaj nutraĵo. Kio ĉi tiuj donacoj de la naturo estas al la besto kaj la planto, tio estas Kristo al tiuj kiuj fidas al Li. Li estas iliaj “lumo eterna,” “suno kaj ŝildo.” Jesaja 60:19; La Psalmaro 84:11. Li estos “por Izrael kiel roso.” “Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon.” Hoŝea 14:5; La Psalmaro 72:6. Li estas la vivanta akvo, “La pano de Dio ... kiu malsupreniras de la Ĉielo kaj donas vivon al la mondo” Johano 6:33.PAK 44.1

    En la senkompara donaco de Lia Filo, Dio ĉirkaŭis la tutan mondon per atmosfero de korfavoro, tiel reala kiel la aero kiu cirkulas ĉirkaŭ la globo. Ĉiuj kiuj elektas spiri ĉi tiun viv-donantan atmosferon vivos, kaj kreskados ĝis la staturo de la geviroj en Kristo Jesuo.PAK 44.2

    Kiel la floro turnas al la suno, ke la helaj radioj povas helpi en la perfektigo de ĝiaj beleco kaj simetrio, tiel ni devas turni al la Suno de Justeco, ke la lumo de la Ĉielo povas lumi sur nin, ke nia karaktero povas evolui en la similecon de Kristo.PAK 44.3

    Jesuo instruas la saman aferon kiam Li diras, “Restadu en Mi, kaj Mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en Mi ... Sen Mi vi nenion povas fari.” Johano 15.4,5. Vi estas ĝuste tiel dependa sur Kristo, por vivi sanktan vivon, kiel estas la branĉo sur la gepatro radikaĵo por kresko kaj fruktpleneco. Krom Li vi havas nenian vivon. Vi havas nenian forton rezisti tenton aŭ kreski en korfavoro kaj sankteco. Lonĝante en Li vi povas prosperi. Tirante vian vivon de Li, vi nek velkiĝos nek estos senfrukta. Vi estos kiel arbo plantita apud la riveroj de akvo.PAK 44.4

    Multaj havas ideon ke ili devas fari iun parton de la laboro sole. Ili fidis al Kristo por la pardono de peko, sed nun ili serĉas per siaj propraj penoj vivi juste. Sed ĉiu tia peno devas malsukcesi. Jesuo diras, “Sen Mi vi nenion povas fari.” Nia kresko en difavoro, nia ĝojo, nia utileco — ĉiuj dependas sur nia kunigo kun Kristo. Estas per komuniko kun Li tage, hore — loĝante en Li — ke ni kreskas en difavoro. Li estas ne nur la aŭtoro sed la rafinanto de nia fido. Estas Kristo unue kaj laste kaj ĉiam. Li devas esti kun ni, ne nur ĉe la komenco kaj la fino de nia vojo, sed ĉe ĉiu paŝo de la vojo. Davido diras: “Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.” La Psalmaro 16:8.PAK 45.1

    Ĉu vi demandas, “Kiel mi povas loĝi en Kristo?” — Tiel same kiel vi ricevis Lin la unuan fojon. “Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoro, tiel vi iradu en Li.” “Virtulo vivos per sia fideleco.” Koloseanoj 2:6 Hebreoj 10:38. Vi donis vin al Dio, esti la Lia tute, servi kaj obei Lin, kaj vi prenis Kriston kiel vian Savanton. Vi ne povis memstare kompensi viajn pekojn aŭ ŝanĝi vian koron; sed jam doninte vin al Dio, vi kredis ke Li pro Kristo faris ĉion ĉi por vi. Per fido vi apartenis al Kristo kaj per fido vi kreskados en Li — donante kaj prenante. Vi devas doni ĉion — vian koron, vian volon, vian servon — donu vin al Li obei ĉiujn Liajn postulojn: kaj vi devas preni ĉion — Kriston, la pleneco de ĉiu beno, loĝi en via koro, esti via forto, via justeco, via eterna helpanto — doni al vi forton obei.PAK 45.2

    Konsekru vin al Dio en la mateno; faru ĉi tion kiel vian unuan laboron. Via preĝo estu: “Prenu min, Ho la Sinjoro, kiel tute la Vian. Mi kuŝigos ĉiujn miajn planojn ĉe Viaj piedoj. Uzu min hodiaŭ por Via servo. Loĝu en mi, kaj miaj laboroj estu faritaj en Vi.” “Ĉi tiu estas ĉiutaga afero. Ĉiu-matene konsekru vin al Dio por tiu tago. Cedu ĉiujn viajn planojn al Li, esti plenumitaj aŭ ceditaj kiel Lia providenco indikos. Tial tagope vi povas doni vian vivon en la manojn de Dio, kaj tial via vivo estos formigita pli kaj pli laŭ la vivo de Kristo.PAK 46.1

    Vivo en Kristo estas vivo de ripozeco. Eble ne estas ekstazo de sento sed devas esti loĝanta, ripoza konfido. Via espero ne estas en vi mem; ĝi estas en Kristo. Via malforteco kuniĝas al Lia forto, via nescio al Lia saĝo, via emo erari kuniĝas al Lia daŭranta potenco. Tial vi devas ne fidi al vi, la menso ne tenu la atenton sur memo, sed fidu al Kristo. La menso tenu la atenton sur Lia amo, sur la beleco, la perfekteco de Lia karaktero. Kristo en Sia abnegacio, Kristo en Sia humileco, Kristo en Siaj pureco kaj sankteco, Kristo en Sia senkompara amo — jen la temo de la medito de la animo. Estas amante Lin, imitante Lin, dependante tute sur Li, ke vi estas aliigita en Lian similecon.PAK 46.2

    Jesuo diras “Restadu en Mi.” (Johano 15:4) Ĉi tiuj vortoj komunikas la ideon de ripozo, stabileco, konfido. Li reinvitas, “Venu al Mi, ... kaj Mi vin ripozigos.” Mateo 11:28. La vortoj de la Psalmisto esprimas la saman penson: “Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li. “La Psalmaro 37:7 (“Ripozu en la Eternulo kaj atendu pacience por Li.” King James Version Ps 37:7) Kaj Jesaja donas la certigon “En kvieteco kaj fido” estos “via forto.” Jesaja 30:15. Ĉi tiu ripozo ne estas trovita en neago; ĉar en la invito de la Savanto la promeso de ripozo kunigas kun la voko al laboro: “Metu sur vin mian jugon ... kaj vi trovas ripozon.” Mateo 11:29. La koro kiu ripozas pli plene sur Kristo estas la pli fervora kaj aktiva en laboro por Li.PAK 46.3

    Kiam la menso tenas la atenton sur memo, ĝi estas forturnita de Kristo, la fonto de forto kaj vivo. Tial estas la konstanta peno de Satano konservi la atenton for de la Savanto, kaj tiel malhelpi la kunigon kaj komunikon de la animo kun Kristo. La plezuroj de la mondo, la zorgoj kaj konsterniĝoj kaj malĝojoj de la vivo, la eraroj de aliaj, aŭ niaj propraj eraroj kaj neperfektaĵoj — al iun aŭ ĉiujn el ĉi tiuj li serĉos disigi la menson. Ne estu miskondukita per liaj elpensaĵoj. Multajn kiuj estas vere konsciencaj, kaj kiuj deziras vivi por Dio, li tro ofte kondukas por teni ilian atenton sur iliaj neperfektaĵoj kaj malfortaĵoj, kaj tiel per disigante ilin de Kristo, li esperas gajni la venkon. Ni devas ne farigi memon la centron, kaj indulgi maltrankviIon kaj timon pri ĉu ni estos savitaj. Ĉiuj el tiuj forturnigas la animon de la Fonto de nia forto. Fordonu la konservadon de via animo al Dio, kaj konfidu al Li. Parolu kaj pensu pri Jesuo. Perdu memon en Li. Formetu ĉiun dubon; forpelu viajn timojn. Diru kun la Apostolo Paŭlo: “Mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj Sin donis pro mi.” Galatoj 2:20. Restadu en Dio, Li povas konservi tion kion vi fordonis al Li. Se vi lasos vin en Liaj manoj Li kondukos vin al sukceso pli ol venkanto per Li kiu amis vin.PAK 47.1

    Kiam Kristo prenis la homan naturon sur Si, Li kunligis la homaron al Li per ligo de amo kiu povas neniam esti rompita per iu ajn potenco krom la elekto de la homo mem. Satano konstante sugestas allogaĵojn persvadi nin rompi ĉi tiun ligon — elekti ke ni apartigu nin de Kristo. Ĉi tie estas kie ni bezonas gardi, strebi, preĝi, ke nenio povas allogi nin elekti alian estron; ĉar ni estas ĉiam liberaj fari ĉi tion. Sed ni tenu niajn okulojn fiksitajn sur Kristo, kaj Li konservos nin. Fidante al Jesuo, ni estas sekuraj. Nenio povas ektiri nin el Lia mano. Konstante vidante Lin, ni “transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.” 2 Korintanoj 3:18.PAK 47.2

    Estas tiel ke la fruaj disĉiploj akiris sian similecon al la kara Savanto. Kiam tiuj disĉiploj aŭdis la vortojn de Jesuo, ili sentis sian bezonon de Li. Ili serĉis, ili trovis, ili sekvis Lin. Ili estis kun Li en la domo, ĉe la tablo, en la kamero, en la kampo. Ili estis kun Li kiel lernantoj kun instruisto, tage ricevante de Liaj lipoj lecionojn de sankta vero. Ili rigardis Lin, kiel servantoj sian estron, lerni sian devon. Tiuj disĉiploj estis viroj “samnaturaj, kiel ni.” Jakobo 5:17. Ili havis la saman batalon kontraŭ peko por batali. Ili bezonis la saman difavoron, por vivi sanktan vivon.PAK 48.1

    Eĉ Johano, la amata disĉiplo, tiu, kiu plej plene reflektis la similecon de la Savanto, ne nature posedis tiun belecon de karaktero. Li estis ne nur sintrudema kaj ambicia por honoro, sed impulsema kaj ofendiĝema post malprava ago kontraŭ si. Sed dum la karaktero de la Diulo elmontriĝis al li, li vidis sian propran mankon, kaj humiliĝis per la scio. La forto kaj pacienco, la potenco kaj dolĉeco, la majesto kaj humileco, kiujn li vidis en la ĉiutaga vivo de la Filo de Dio, plenigis lian animon per admiro kaj amo. Tago post tago lia koro ektiriĝis al Kristo, ĝis li perdis vidon de memo en amo por sia Estro. Lia ofendiĝa, ambicia temperamento cedis al la formiga potenco de Kristo. La renoviganta influo de la Sankta Spirito renovigis lian koron. La potenco de la amo de Kristo faris aliigon de karaktero. Ĉi tiu estas la certa rezulto de kunigo kun Jesuo. Kiam Kristo loĝas en la koro, la tuta naturo aliiĝas. La Spirito de Kristo, Lia amo, moligas la koron, subigas la animon kaj levigas la pensojn kaj dezirojn al Dio kaj la Ĉielo.PAK 48.2

    Kiam Kristo suprenleviĝis al la Ĉielo, la sento de Lia ĉeesto estis ankoraŭ kun Liaj sekvantoj. Estis persona ĉeesto, plena de amo kaj lumo. Jesuo, la Savanto, kiu marŝis kaj parolis kaj preĝis kun ili, kiu parolis esperon kaj komforton al iliaj koroj estis, dum la komunikaĵo de paco estis ankoraŭ sur Liaj lipoj, suprenpreniĝinta de ili en la Ĉielon, kaj la tonoj de Lia voĉo revenis al ili, kiel la nubo de anĝeloj ricevis Lin, “Jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.” Mateo 28:20. Li suprenleviĝis al la Ĉielo en la formo de la homo. Ili sciis ke Li estis antaŭ la trono de Dio, ilia Amiko kaj Savanto ankoraŭ; ke Liaj simpatioj estis neŝanĝitaj; ke Li estis ankoraŭ identigita kun suferanta homaro. Li estis prezentanta antaŭ Dio la meritojn de Lia propra karega sango, montranta Liajn vunditajn manojn kaj piedojn, rememoranta la prezon kiun Li pagis por Siaj reaĉetitoj. Ili sciis ke Li suprenleviĝis al la Ĉielo por prepari lokojn por ili, kaj ke Li revenos, kaj prenos ilin al Li.PAK 48.3

    Dum ili renkontis kune, post la suprenlevo, ili estis fervoraj prezenti siajn petojn al la Patro en la nomo de Jesuo. En solena timo ili kliniĝis en preĝo, ripetante la certigon, “Se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo. Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.” Johano 16:23,24. Ili etendis la manon de fido pli alten kaj pli alten, per la potenca argumento, “Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.” Romanoj 8:34 Kaj Pentekosto venigis al ili la ĉeeston de la Komfortanto pri kiu Kristo diris, Li “estos en vi.” Kaj Li aldone diris: “Estas bone por vi, ke Mi foriros; ĉar se Mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos Lin al vi.” Johano 14:17; 16:7. De nun per la Spirito, Kristo estis loĝi daŭre en la koroj de Siaj infanoj. Ilia kunigo kun Li estis pli proksima ol kiam Li estis persone kun ili. La lumo, kaj amo, kaj potenco de la enloĝanta Kristo elbrilis tra ili, tiel ke la homoj, vidante, “miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.” La Agoj 4:13.PAK 49.1

    Ĉio kio Kristo estis al la unuaj disĉiploj, Li deziras esti al Siaj infanoj hodiaŭ; ĉar en tiu lasta preĝo, kun la malgranda aro de disĉiploj kunigitaj ĉirkaŭ Li , Li diris, “Mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al Mi pro ilia vorto.” Johano 17:20.PAK 49.2

    Jesuo preĝis por ni, kaj Li petis ke ni povos esti unuigataj kun Li, eĉ kiel Li estas unuigata kun la Patro. Kia kunigo estas ĉi tiu! La Savanto diris pri Si, “La Filo ne povas per Si mem fari ion;” “la Patro, restanta en Mi, faras Siajn farojn.” Johano 5:19; 14:10. Tiam se Kristo loĝas en niaj koroj, Li elfaras en ni “la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.” Filipianoj 2:13. Ni laboros kiel Li laboris; ni elmontros la saman spiriton. Kaj tiel, amante Lin kaj restadante en Li, “ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo!” Efesanoj 4:15.PAK 50.1

    Larger font
    Smaller font
    Copy
    Print
    Contents