Loading...
Larger font
Smaller font
Copy
Print
Contents
  • Results
  • Related
  • Featured
No results found for: "".
  • Weighted Relevancy
  • Content Sequence
  • Relevancy
  • Earliest First
  • Latest First
    Larger font
    Smaller font
    Copy
    Print
    Contents

    LA PRIVILEGIO DE PREĜO

    PER NATURO kaj revelacio, per Sia providenco, kaj per la influo de Sia Spirito, Dio parolas al ni. Sed ĉi tiuj ne estas sufiĉaj; ni bezonas ankaŭ elverŝi niajn korojn al Li. Por havi spiritan vivon kaj energion, ni devas havi efektivan interrilaton kun nia ĉiela Patro. Niaj mensoj povas esti eltiritaj al Li; ni povas mediti pri Liaj elfaroj, Liaj favoroj, Liaj benoj; sed ĉi tio ne estas, en la plej plena senco, komunikante kun Li. Por komuniki kun Dio, ni devas havi ion diri al Li pri nia efektiva vivo.PAK 63.1

    Preĝo estas la malfermado de la koro al Dio kiel al amiko. Ne ke tio estas necesa por sciigi al Dio kiaj ni estas, sed por ebligi ke ni ricevu Lin. Preĝo ne venigas Dion malsupren al ni, sed venigas nin supren al Li.PAK 63.2

    Kiam Jesuo estis sur la tero, Li instruis Siajn disĉiplojn kiel preĝi. Li ordonis al ili prezenti iliajn ĉiutagajn bezonojn antaŭ Dio, kaj surĵeti ĉian ilian zorgon sur Lin. Kaj la certigo kiun Li donis al ili ke iliaj petoj estos aŭditaj, estas certigo ankaŭ al ni.PAK 63.3

    Jesuo Mem, dum Li loĝis inter homoj, estis ofte en preĝo. Nia Savanto identigis Sin kun niaj bezonoj kaj malfortoj, en tio ke Li fariĝis petanto serĉante de Sia Patro freŝajn provizojn de forto, ke Li povas forveni fortikita por devo kaj aflikto. Li estas nia ekzemplo en ĉio. Li estas frato en niaj malfortaĵoj, “tentita en ĉio tiel same,” sed kiel la senpekulo Lia naturo resaltis de malbono; Li suferis strebojn kaj torturon de animo en mondo de peko. Lia homeco faris preĝon neceso kaj privilegio. Li trovis komforton kaj ĝojon en komuniko kun Sia Patro. Kaj se la Savanto de homoj, la Filo de Dio, sentis la bezonon de preĝo, kiel multe pli devus malfortaj pekaj mortemuloj senti la neceson de fervora, konstanta preĝo.PAK 63.4

    Nia ĉiela Patro atendas donaci sur nin la plenecon de Lia beno. Estas nia privilegio trinki profunde ĉe la fonto de senlima amo. Kia mirindo, ke ni preĝas tiel malmulte! Dio estas preta kaj volonta aŭdi la sinceran preĝon de la plej humila de Siaj infanoj, kaj tamen estas elmontrita malvolonteco sur nia parto sciigi niajn dezirojn al Dio. Kion povas la anĝeloj de la Ĉielo pensi pri malfeliĉaj senhelpaj homoj, kiuj havas emon al tento, kiam la koro de Dio de senlima amo sopiras al ili, preta doni al ili pli ol ili povas peti aŭ pensi, kaj tamen ili preĝas tiel malmulte kaj havas tiel malgrandan fidon? La anĝeloj amas adorklini antaŭ Dio; ili amas esti apud Li. Ili konsideras komunikon kun Dio kiel sia plej alta ĝojo; kaj tamen la infanoj de la tero, kiuj bezonas tiel multe la helpon kiun nur Dio povas doni, ŝajnas kontentaj iradu sen la lumo de Lia Spirito, la kuneco de Lia ĉeesto.PAK 64.1

    La mallumo de la malbonulo enfermas tiujn kiuj malzorgas preĝi. La flustritaj tentoj de la malamiko logas ilin peki; kaj estas tute ĉar ili ne utiligas la privilegiojn kiujn Dio donis al ili en la dia aranĝo de preĝo. Kial devus la gefiloj de Dio esti malvolontaj preĝi, kiam preĝo estas la ŝlosilo en la mano de fido malŝlosi la provizejon de la Ĉielo, kie estas zorge garditaj la senlimajn provizojn de Ĉiopovo? Sen neĉesanta preĝo kaj diligenta viglo, ni estas en danĝero de kreskante malatentaj kaj de devojaĝante de la prava vojo. La kontraŭulo serĉas daŭre malhelpi la vojon al la seĝo de kompato, ke ni ne povas per fervora petegado kaj fido akiri korfavoron kaj potencon rezisti tenton.PAK 64.2

    Estas iuj kondiĉoj sur kiuj ni povas atendi ke Dio aŭdos kaj respondos al niaj preĝoj. Unu el la unuaj de ĉi tiuj estas ke ni sentas nian bezonon de helpo de Li. Li promesis, “Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron.” Jesaja 44:3. Tiuj kiuj malsatas kaj soifas por virto, kiuj sopiras al Dio, povas esti certaj ke ili estos plenitaj. La koro devas esti malfermita al la influo de la Spirito, aŭ la beno de Dio ne povas esti ricevita.PAK 64.3

    Nia granda bezono mem estas argumento kaj petas plej elokvente pro ni. Sed la Sinjoro devas esti alturnita por fari ĉi tiujn aĵojn por ni. Li diras, “Petu, kaj estos donite al vi.” Kaj “Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis Lin por ni ĉiuj, ne donas al ni libere ĉion kun Li.” Mateo 7:7; Romanoj 8:32.PAK 65.1

    Se ni vidas maljustaĵon en niaj koroj, se ni sin alkroĉas al iu konata peko, la Sinjoro ne aŭdos nin; sed la preĝo de la penta animo estas ĉiam akceptita. Kiam ĉiuj konataj malpravaĵoj estas korektitaj, ni povas kredi ke Dio respondos al niaj petoj. Nia propra merito neniam rekomendos nin al la favoro de Dio; estas la indeco de Jesuo kio savos nin, Lia sango kio purigas nin; tamen ni havas taskon fari konsentante kun la kondiĉoj de akceptado.PAK 65.2

    Alia elemento de plejofta preĝo estas fido. “Tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.” Hebreoj 11:6. Jesuo diris al Siaj disĉiploj, “Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.” Marko 11:24. Ĉu vi agas supozante ke Li intencas agi laŭ kio Li diras?PAK 65.3

    La certigo estas larĝa kaj senlima, kaj Li kiu promesis, estas fidela. Kiam ni ne ricevas la aĵojn mem por kiuj ni petis, je la tempo kiam ni petas, ni ankoraŭ devas kredi ke la Sinjoro aŭdas kaj ke Li respondos al niaj preĝoj. Ni estas tiel eraremaj kaj miopaj ke ni iam petas por aĵoj kiuj ne estos beno al ni, kaj nia Ĉiela Patro en amo respondos al niaj preĝoj donante al ni tion kio estos por nia plej alta bono — tio kion ni mem dezirus se kun vido die informita ni povus vidi ĉion kiel ĝi vere estas. Kiam niaj preĝoj ŝajnas esti ne responditaj, ni devas alkroĉi al la promeso; ĉar la tempo de respondado certe venos, kaj ni ricevos la benon kiun ni plej multe bezonas. Sed pretendi ke preĝo ĉiam estos respondita ĉiel kaj por la preciza aĵo kion ni deziras, estas supozo aŭ aroganteco. Dio estas tro saĝa erari, kaj tro bona deteni iun bonaĵon de tiuj kiuj iradas virte. Tial ne timu fidi Lin, eĉ se vi ne vidas la tujan respondon al viaj preĝoj. Fidu al Lia certa promeso, “Petu kaj estos donite al vi.”PAK 65.4

    Se ni konsiliĝas kun niaj duboj kaj timoj, aŭ penas solvi ĉion kion ni ne povas vidi klare, antaŭ ol ni havas fidon, konfuziĝoj nur pliiĝos kaj profundiĝos. Sed se ni venas al Dio, sentante nin tiel senhelpaj kaj dependaj, kiel ni vere estas, kaj en humila, fidanta fido sciigas niajn dezirojn al Li kies sciigo estas senlima, kiu vidas ĉion en la kreitaro, kaj kiu regas ĉion per Siaj volo kaj vorto, Li povas atenti al nia krio kaj tion Li ja faros, kaj lumigos niajn korojn. Per sincera preĝo ni kuniĝas kun la menso de la Senlimulo. Ni eble ne havas rimarkindan atestaĵon je tiu tempo ke la vizaĝo de nia Regajninto kliniĝas super ni en kompato kaj amo, sed tio estas ja vera. Ni eble ne sentas Lian videblan tuŝon, sed Lia mano estas sur ni en amo kaj kompata sentemo.PAK 66.1

    Kiam ni venas peti korfavoron kaj benon de Dio ni devus havi spiriton de amo kaj pardonemo en niaj propraj koroj. Kiel ni povas preĝi, “pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj,” kaj tamen indulgi nepardoneman spiriton? Mateo 6:12. Se ni atendas ke niaj propraj preĝoj estos aŭdataj ni devas pardoni aliajn en la sama maniero kaj al la sama grado kiel ni esperas esti pardonitaj.PAK 66.2

    Persisto en preĝo estis farita kondiĉo de ricevo. Ni devas preĝi ĉiam se ni volas kreski en fido kaj sperto. Ni devas esti “en preĝado persistaj.” “En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko.” Romanoj 12:12; Koloseanoj 4:2. Petro admonas kredantojn “prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj.” 1 Petro 4:7. Paŭlo ordonas,“Pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio.” Filipianoj 4:6. “Sed vi, amatoj,” diras Judas, “preĝante en la Sankta Spirito, konservu vin en la amo al Dio.” Judas 20,21. Senĉesanta preĝo estas la nerompita kunigo de la animo kun Dio, tiel ke de Dio vivo fluas en nian vivon; kaj de nia vivo, pureco kaj sankteco refluas al Dio.PAK 66.3

    Estas neceso por diligento en preĝo; nenio malhelpu vin. Faru ĉiun penon teni malferma la komunikon inter Jesuo kaj via propra animo. Serĉu ĉiun ŝancon iri kie preĝo estas volita esti farita. Tiuj kiuj vere serĉas por komuniko kun Dio estos vidataj en la preĝanta kunveno, fidelaj fari sian devon kaj estos fervoraj kaj deziraj rikolti ĉiujn el la benoj kiujn ili povas gajni. Ili plibonigos ĉiun ŝancon de metante sin kie ili povas ricevi la radiojn de lumo de la Ĉielo.PAK 67.1

    Ni devus preĝi en la familia rondo, kaj super ĉio ni devas ne malzorgi sekretan preĝon, ĉar ĉi tiu estas la vivo de la animo. Estas neeble por la animo prosperi dum preĝo estas malzorgita. Familia aŭ publika preĝo mem ne estas sufiĉa. En soleco la animo estu malkaŝita al la ekzamenanta okulo de Dio. Sekreta preĝo devas esti aŭdita nur per la preĝaŭdanta Dio. Nenia scivola orelo estas ricevi la ŝarĝon de tiaj petoj. En sekreta preĝo la animo estas libera de ĉirkaŭantaj influoj, libera de ekscito. Trankvile, tamen fervore, ĝi eletendas al Dio. Dolĉa kaj restanta estos la influo elvenanta de Tiu, kiu vidas en sekreto, kies orelo estas malferma aŭdi la preĝon eliĝanta de la koro. Per trankvila, simpla fido la animo komunikas kun Dio kaj kunigas al si radiojn de dia lumo fortigi kaj subteni ĝin en la konflikto kontraŭ Satano. Dio estas nia turo de forto.PAK 67.2

    Preĝu en via ĉambreto, kaj dum vi iradas farante vian ĉiutagan laboron via koro estu ofte levigita al Dio. Estas tiel ke Ĥanoĥ iradis kun Dio. Ĉi tiuj silentaj preĝoj leviĝas kiel karega incenso antaŭ la trono de korfavoro. Satano ne povas supervenki tiun kies koro tiel loĝas en Dio.PAK 67.3

    Estas nenia tempo aŭ loko en kiu estas netaŭga suprenoferi peton al Dio. Estas nenio kio povas malebligi ke ni ne povas suprenlevi niajn korojn en la spirito de fervora preĝo. En la amasoj de la strato, en la mezo de komerca aranĝo, ni povas suprensendi peton al Dio kaj peti por dia gvido, kiel faris Neĥemja kiam li faris sian peton antaŭ Reĝo Artaĥŝast. Kamero de komuniko povas esti trovita kie ajn ni estas. Ni devus teni la pordon de la koro malferma daŭre kaj nia invito supreniranta ke Jesuo povas veni kaj loĝi kiel ĉiela gasto en la animo.PAK 68.1

    Kvankam eble estas putreta, malpurigita atmosfero ĉirkaŭ ni, ni ne bezonas spiri ĝian miasmon, sed povas vivi en la pura aero de la Ĉielo. Ni povas fermi ĉiun pordon al malpuraj imagadoj kaj malsanktaj pensoj levigante la animon en la ĉeeston de Dio per sincera preĝo. Tiuj kies koroj estas malfermaj ricevi la subtenon kaj benon de Dio irados en pli sankta atmosfero ol tiuj de la Tero kaj havos konstantan komunikon kun la Ĉielo.PAK 68.2

    Ni bezonas havi pli klarajn vidojn de Jesuo kaj pli plenan komprenon de la valoro de eternaj veraĵoj . La beleco de sankteco estas plenigi la korojn de la infanoj de Dio, kaj ke ĉi tiu povas esti efektivigita, ni devus serĉi por diaj malkaŝaĵoj de ĉielaĵoj.PAK 68.3

    La animo estu tirata elen kaj supren, ke Dio povas doni al ni spiron de la ĉiela atmosfero. Ni povas resti tiel apuda al Dio ke en ĉiu neatendita aflikto niaj pensoj turnos al Li tiel nature kiel la floro turnas al la suno.PAK 68.4

    Tenu viajn dezirojn, viajn ĝojojn, viajn malĝojojn, viajn zorgojn, kaj viajn timojn antaŭ Dio. Vi ne povas ŝarĝi Lin; vi ne povas lacigi Lin. Tiu kiu kalkulas la harojn de via kapo ne estas indiferanta pri la deziroj de Siaj infanoj. “La Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.” Jakobo 5:11. Lian koron de amo tuŝas niaj malfeliĉoj kaj eĉ niaj eldiroj de ili. Portu al Li ĉion kio konfuzigas la menson. Estas nenio kio estas tro granda por Li porti, ĉar Li subtenas mondojn, Li regas super ĉiuj el la aferoj de la universo. Nenio kio iel koncernas nian pacon estas tro malgranda por Li rimarki. Estas nenia ĉapitro en nia vivsperto tro malluma por Li legi; estas nenia konfuziĝo tro malfacila por Li malplekti. Nenia katastrofo povas okazi al la malplejo de Liaj infanoj, nenia maltrankviligo turmenti la animon, nenia ĝojo gajigi, nenia sincera preĝo eliĝi de la lipoj, de kiu nia ĉiela Patro estas nerimarkata, aŭ en kiu Li tenas nenian tujan intereson. “Li sanigas la korprematojn kaj bandaĝas iliajn vundojn.” La Psalmaro 147:3. La rilatoj inter Dio kaj ĉiu animo estas tiel apartaj kaj plenaj kiel se ne estus alia animo sur la tero partopreni Lian viglazorgon, ne estus alia animo por kiu Li donis Sian amatan Filon.PAK 68.5

    Jesuo diris, “Vi petos en mia nomo; kaj mi ne diras ke mi petos de la Patro pro vi: ĉar la Patro mem vin amas.” “Mi elektis vin,... por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en Mia nomo.” Johano 16:26,27 15:16. Sed preĝi en la nomo de Jesuo estas ion pli ol nur mencio de tiu nomo ĉe la komenco kaj la fino de preĝo. Estas preĝi en la menso kaj spirito de Jesuo dum ni kredas Liajn promesojn, fidas al Lia korfavoro kaj faras Liajn farojn.PAK 69.1

    Dio ne intencas ke iu el ni devus fariĝi ermitoj aŭ monaĥoj kaj eksiĝi de la mondo por dediĉi sin al agoj de adoro. La vivo devas esti kiel la vivo de Kristo — inter la monto kaj la popolamaso. Tiu kiu faras nenion sed preĝi baldaŭ ĉesos preĝi, aŭ liaj preĝoj fariĝos formala rutino. Kiam homoj prenas sin el socia vivo for de la sfero de krista devo kaj krucportado; kiam ili ĉesas fervore labori por la Estro, kiu fervore laboris por ili, ili perdas la temaĵon de preĝo kaj havas nenian stimulon por dediĉo. Iliaj preĝoj fariĝas personaj kaj egoismaj. Ili ne povas preĝi rilate al la deziroj de homaro aŭ la pligrandigo de la regno de Kristo, petante por forto kun kiu labori.PAK 69.2

    Ni suferas mankon kiam ni malzorgas la privilegion de kunuligante kune por fortigi kaj kuraĝigi unu la alian en la servo de Dio. La veroj de Lia vorto perdas siajn vivecon kaj gravecon en niaj mensoj. Niaj koroj ĉesas esti informitaj kaj incititaj per ilia sanktiganta influo, kaj ni malpliiĝas en spiriteco. En nia kunuliĝo kiel Kristanoj ni perdas multon pro manko de simpatio kun unu la alia. Tiu kiu fermas sin al si ne plenumas la oficon kiun Dio planis ke li devus. La prava kultivado de la sociaj elementoj en nia naturo venigas nin en simpation kun aliaj kaj estas rimedo de evoluo kaj forto al ni en la servo de Dio.PAK 70.1

    Se Kristanoj kunuliĝus kune, parolantaj al ĉiu la alia pri la amo de Dio kaj pri la karegaj veroj de regajnado, iliaj propraj koroj refreŝiĝus kaj ili refreŝigus unu la alian. Ni povas esti ĉiutage lernantaj pli pri nia ĉiela Patro, gajnantaj freŝan vivsperton de Lia korfavoro; tiam ni deziros paroli pri Lia amo; kaj dum ni faras ĉi tion, niaj propraj koroj varmiĝos kaj kuraĝiĝos. Se ni pensus kaj parolus pli pri Jesuo kaj malpli pri memo, ni havus multe pli de Lia ĉeesto.PAK 70.2

    Se ni nur pensus pri Dio tiel ofte kiel ni havas atestaĵon de Lia prizorgo por ni ni tenus Lin ĉiam en niaj pensoj kaj plezuriĝus paroli pri Li kaj laŭdi Lin. Ni parolas pri portempaĵoj pro la fakto ke ni havas intereson en ili. Ni parolas pri niaj amikoj pro la fakto ke ni amas ilin; niaj ĝojoj kaj niaj malfeliĉoj estas ligitaj kun ili. Tamen ni havas senliman pli grandan kialon ami Dion ol ami niajn terajn amikojn, devus esti la plej natura afero en la mondo fari Lin unua en ĉiuj niaj pensoj, paroli pri Lia boneco kaj diri de Lia potenco. La riĉaj donacoj kiujn Li donis al ni ne estis intencitaj absorbi niajn pensojn kaj amon tiel multe ke ni havus nenion doni al Dio; ili estas konstante memorigi nin de Li kaj ligi nin en ligaĵoj de amo kaj dankeco al nia ĉiela Benanto. Ni loĝas tro proksime al la malaltejoj de la Tero. Ni levigu niajn okulojn al la malfermita pordo de la sanktejo supre, kie la lumo de la gloro de Dio brilas en la vizaĝo de Kristo, kiu “povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per Li al Dio.” Hebreoj 7:25.PAK 70.3

    Ni bezonas laŭdi Dion pli “por Lia boneco, kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.” La Psalmaro 107:8. Niaj dediĉaj ekzercoj devus ne enhavigi tute de petado kaj ricevado. Ni ne ĉiam pensu pri niaj deziroj kaj neniam pri la benoj kiujn ni ricevas. Ni ne preĝas iu ajn tro multe, sed ni estas tro ŝparemaj de donante dankon. Ni estas konstantaj ricevantoj de la korfavoroj de Dio, kaj tamen kiel malmultan dankecon ni esprimas, kiel malmulte ni laŭdas Lin por tio kion Li faris por ni.PAK 71.1

    Antikve la Sinjoro ordonis al Israel, kiam ili renkontis kune por Lia servo, “Kaj manĝu tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.” Readmono 12:7. Tio kio estas farita por la gloro de Dio devus esti farita kun gajeco, kun kantoj de laŭdo kaj dankemo, ne kun malĝojo kaj melankolio.PAK 71.2

    Nia Dio estas sentema, kompata Patro, Lia servo devus ne esti rigardata kiel koro-malgajiganta, ĉagrena ekzerco. Devus esti plezuro adori la Sinjoron kaj preni parton en Lia laboro. Dio ne havus ke Liaj infanoj, por kiuj tiel granda savo estis provizita, agos kiel se Li estis severa, postulema taskestro. Li estas ilia pli bona amiko; kaj kiam ili adoras Lin, Li atendas esti kun ili, beni kaj komforti ilin, plenigante iliajn korojn kun ĝojo kaj amo. La Sinjoro deziras ke Liaj infanoj prenos komforton en Lia servo kaj trovos pli plezuron ol suferon en Lia laboro. Li deziras ke tiuj kiuj venas adori Lin forportos kun si karegajn pensojn de Lia prizorgo kaj amo, ke ili povos gajiĝi en ĉiuj el la okupoj de ĉiutaga vivo, ke ili povos havi korfavoron trakti honeste kaj fidele en ĉio.PAK 71.3

    Ni devas kuniĝi ĉirkaŭ la kruco. Kristo kaj Tiu krucita devus esti la temo de medito, de konversacio, kaj de nia plej ĝoja emocio. Ni devus teni en niaj pensoj ĉiun benon kiun ni ricevas de Dio, kaj kiam ni komprenas Lian grandan amon ni devus esti volontaj fidi ĉion al la mano kiu najliĝis al la kruco por ni.PAK 72.1

    La animo povas suprenleviĝi pli proksima al la Ĉielo per la flugiloj de laŭdo. Dio adoriĝas kun kanto kaj muziko en la kortegoj supraj, kaj dum ni esprimas nian dankecon ni proksimiĝas al la adoro de la ĉielaj aregoj . “Kiu oferdonas dankon, tiu honoras” Dion. La Psalmaro 50:23. Ni venu kun respekta ĝojo antaŭ nia Kreinto, kun “dankado kaj laŭta kantado.” Jesaja 51:3.PAK 72.2

    Larger font
    Smaller font
    Copy
    Print
    Contents