LA PROVO DE DISĈIPLECO
Search Results
- Results
- Related
- Featured
- Weighted Relevancy
- Content Sequence
- Relevancy
- Earliest First
- Latest First
- Exact Match First, Root Words Second
- Exact word match
- Root word match
- EGW Collections
- All collections
- Lifetime Works (1845-1917)
- Compilations (1918-present)
- Adventist Pioneer Library
- My Bible
- Dictionary
- Reference
- Short
- Long
- Paragraph
No results.
EGW Extras
Directory
LA PROVO DE DISĈIPLECO
“SE IU homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.” Korintanoj 5:17.PAK 36.1
Persono eble ne povas determini la ĝustan tempon aŭ lokon, aŭ sekvi la tutan vicon de cirkonstancoj de la procedo de konverto; sed ĉi tio ne pruvas ke li estas nekonvertita. Kristo diras al Nikodemo. “La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.” Johano 3:8. Kiel la vento, kio estas nevidebla, tamen la rezultoj de tio estas klare viditaj kaj sentitaj, tiel estas la Spirito de Dio en ĝia prilaborado de la homa koro. Tiu regeneranta povo, kiun nenia homa okulo povas vidi, naskigas novan vivon en la animo; ĝi kreas novan estulon en la bildo de Dio. Kvankam la laboro de la Spirito estas silenta kaj nepercepta, ĝiaj rezultoj estas montritaj. Se la koro estis renovigita per la Spirito de Dio, la vivo portos ateston de la fakto. Kvankam ni ne povas fari ion ajn sanĝi niajn korojn, aŭ venigi nin en harmonion kun Dio; kvankam ni devas ne fidi eĉ iomete al ni aŭ niaj bonaj agoj niaj vivoj malkaŝos ĉu la graco de Dio loĝas en ni. Ŝanĝo estos vidita en la karaktero, la kutimoj, la okupoj. La kontrasto estos klara kaj difinita inter kio ili estis kaj kio ili estas. La karaktero malkaŝiĝas, ne per kelkfojaj bonaj faroj kaj kelkfojaj malbonaj faroj, sed per la tendenco de la kutimaj vortoj kaj agoj.PAK 36.2
Estas vere ke povas esti ekstera praveco de sintenado sen la renoviga povo de Kristo. La amo de influo kaj la deziro por la estimo de aliaj povas produkti bone aranĝitan vivon. Mem-respekto povas konduki nin eviti la aspekton de malbono. Egoista koro povas fari malavarajn agojn. Per kiujn metodojn, do, ni determinu sur kies flanko, ni estas?PAK 36.3
Kiu havas la koron? Kun kiu estas viaj pensoj? Al kiu ni amas interparoli? Kiu havas niajn plej varmajn afekciojn kaj niajn plej bonajn energiojn? Se ni apartenas al Kristo, niaj pensoj estas kun Li, kaj niaj plej dolĉaj pensoj estas pri Li. Ĉio kion ni havas kaj estas dediĉiĝis al Li. Ni sopiras porti Lian bildon, spiri Lian spiriton, fari Lian volon, kaj esti plaĉaj al Li en ĉio.PAK 37.1
Tiuj kiuj fariĝas novajn kreitulojn per Kristo Jesuo elvenigos la fruktojn de la Spirito, “amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado.” Galatoj 5:22,23. Ili ne plu formigos sin laŭ la antaŭaj voluptoj; sed per la fido de la Filo de Dio ili sekvos en Liaj paŝoj, reflektos Lian karakteron, kaj purigos sin eĉ kiel Li estas pura. La objektojn, kiujn ili je unu fojo malamis, ili nun amas; kaj la objektojn, kiujn ili je unu fojo amis, ili malamas. La fierulo kaj sintrudemulo fariĝas miIda kaj korhumila en koro. La vanulo kaj malestimulo fariĝas serioza kaj netruda. La ebriulo fariĝas sobra, kaj la diboĉulo pura. La vanaj moroj kaj modoj de la mondo estas formetitaj. Kristanoj ne serĉos la “eksteran ornamon,” sed “la kaŝitan homon de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila.” 1 Petro 3:3,4.PAK 37.2
Estas nenia atestaĵo de vera pento krom se ĝi ellaboras reformon. Se li plenumos la promeson, redonos kion li rabis, konfesos siajn pekojn, kaj amos Dion kaj siajn kunajn homojn, la pekulo povas esti certa ke li jam pasis de morto al vivo.PAK 37.3
Kiam, kiel erarantaj pekaj estuloj, ni venas al Kristo kaj fariĝas partoprenantoj de Lia pardonanta favoro, amo ekkreskas en la koro. Ĉiu ŝarĝo estas malpeza; ĉar la jugo kiu Kristo altrudas estas facila. Devo fariĝas plaĉo, ofero plezuro. La vojo kiu antaŭe ŝajnis kiel vualita per mallumo, fariĝas hela per radioj de la Suno de Justeco.PAK 37.4
La beleco de la karaktero de Kristo estos vidita en Liaj sekvantoj. Estis Lia plezuro fari la volon de Dio. Amo al Dio, fervoro por Lia gloro, estis la reganta povo en la vivo de nia Savanto. Amo beligis kaj nobligis ĉiujn Liajn agojn. Amo estas de Dio. La nedediĉita koro ne povas estigi aŭ produkti ĝin. Ĝi troviĝas nur en la koro kie Jesuo regas. “Ni amas, ĉar Li unue nin amis.” 1 Johano 4:19. En la koro renovigita per Lia korfavoro, amo estas la principo de ago. Ĝi modifas la karakteron, regas la impulsojn, kontrolas la pasiojn, subigas malamon, kaj nobligas la afekciojn. Ĉi tiu amo, konservita en la animo, dolĉigas la vivon, kaj verŝas rafinantan influon sur ĉiun ĉirkaue de ĝi.PAK 38.1
Estas du eraroj kontraŭ kiuj la infanoj de Dio — precipe tiuj kiuj ĵus komencis fidi al Lia korfavoro — bezonas precipe antaŭgardi. La unua, jam longe traktita, estas tiu de fidante al iliaj propraj agoj, fidante al io kion ili povas fari por venigi ilin en harmonion kun Dio. Li kiu penas sanktiĝi per siaj propraj agoj de obeante la leĝon, penas neeblecon. Ĉio kion la homo povas fari sen Kristo estas malpurigita per egoismo kaj peko. Estas la difavoro de Kristo sola, per fido, kiu povas sanktigi nin.PAK 38.2
La malo kaj ne malpli danĝera eraro estas, ke kredo al Kristo liberigas la homojn de obeante la leĝon de Dio; ke ĉar per fido sola, ni fariĝas partoprenantoj de la difavoro de Kristo, niaj agoj neniel rilatas al nia reaĉeto.PAK 38.3
Sed rimarku ĉi tie ke obeo ne estas nur ekstera konsento, sed la servo de amo. La leĝo de Dio estas esprimo de Lia naturo mem; ĝi estas enkorpiĝo de la granda principo de amo, kaj tial estas la fundamento de Lia regado en la Ĉielo kaj la Tero. Se niaj koroj estas renovigitaj en la simileco de Dio, se la dia amo estas enplantita en la animo, ĉu ne la leĝo de Dio estos plenumita en la vivo? Kiam la principo de amo enplantiĝas en la koro kiam la homo renoviĝas laŭ la formo de Tiu, kiu kreis lin, la nova interligo plenumiĝas, “Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ilin skribos.’ Hebreoj 10:16. Kaj se la leĝo estas skribita en la koro, ĉu ĝi ne formigos la vivon? Obeo - la servo kaj lojaleco de amo — estas la vera signo de disĉipleco. Tial la Skribaĵo diras, “Jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn.” “Kiu diras: Mi lin konas, kaj ne observas Liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li.” 1 Johano 5:3; 2:4. Anstataŭ liberigante la homon de obeo, estas fido, kaj fido sola, kiu igas ke ni estu partoprenantoj de la difavoro de Kristo, kiu ebligas ke ni faru obeon.PAK 38.4
Ni ne gajnas savon per nia obeo; ĉar savo estas senpaga donaco de Dio, esti ricevita per fido. Sed obeo estas la frukto de fido. “Vi scias, ke Li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en Li. Ĉiu, kiu restas en Li, ne pekas; ĉiu pekanto Lin ne vidis, nek Lin konas.” 1 Johano 3:5,6. Jen estas la vera provo. Se ni restas en Kristo, se la amo de Dio loĝas en ni, niaj sentoj, niaj pensoj, niaj celoj, niaj agoj, estos en harmonio kun la volo de Dio kiel esprimita en la maksimoj de Lia sankta leĝo. “Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel Li estas justa.” 1 Johano 3:7. Justeco estas difinita per la normo de la sankta leĝo de Dio, kiel esprimita en la dek maksimoj donitaj sur Sinai.PAK 39.1
Tiu tiel-nomita fido en Kristo kiu pretendas liberigi la homojn de la devigo de obeo al Dio, ne estas fido, sed supozo. “Per graco vi saviĝis per fido.” Sed “fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.” Efesanoj 2:8; Jakobo 2:17. Jesuo diris pri Si antaŭ ol Li venis al la tero “Plenumi Vian volon, Mia Dio, Mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en Mia koro.” La Psalmaro 40:8. Kaj ĵus antaŭ ol Li resuprenleviĝis al la Ĉielo Li deklaris, “Mi observis la ordonojn de Mia Patro kaj restadas en Lia amo”. Johano 15:10. La Skribaĵo diras: “Per ĉi tio ni scias, ke ni konas Lin: se ni observas Liajn ordonojn... Kiu diras, ke li restas en Li, tiu mem devus tiel iradi, kiel Li iradis.” 1 Johano 2:3-6. “Pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu Liajn postesignojn.” 1 Petro 2:21.PAK 39.2
La kondiĉo de eterna vivo estas nun ĝuste kio ĝi ĉiam estis — ĝuste kio ĝi estis en paradizo antaŭ la falo de niaj unuaj gepatroj — perfekta obeo al la leĝo de Dio, perfekta virto. Se eterna vivo estus donita por iu kondiĉo neatingante ĉi tion, tiam la feliĉo de la tuta universo estus endanĝerigita. La vojo estos malfermita por peko, kun ĉio de ĝia trajno de malĝojo kaj mizero, esti senmortigita.PAK 40.1
Estas eble por Adamo, antaŭ la falo, formigi virtan karakteron per obeo al la leĝo de Dio. Sed ĉi tion li lasis ne-faritan kaj pro lia peko niaj naturoj estas faligitaj, kaj ni ne povas virtigi nin. Pro la fakto ke ni estas pekaj, nesanktaj, ni ne povas perfekte obei sanktan leĝon. Ni havas nenian virton memstara per kiu atingi la postulojn de la leĝo de Dio. Sed Kristo faris elirejon por ni. Li vivis sur la Tero meze de afliktoj kaj tentoj tiaj, kiajn ni devas renkonti. Li vivis senpekan vivon. Li mortis por ni, kaj nun Li proponas preni niajn pekojn kaj doni al ni Sian virton. Se vi donas vin al Li, kaj akceptas Lin kiel vian Savanton, tiam, tiel peka kiel via vivo eble estis, pro Li vi estis kalkulita virta. La karaktero de Kristo anstataŭas vian karakteron, kaj vi estas akceptita antaŭ Dio kvazaŭ vi ne pekisPAK 40.2
Pli ol ĉi tio, Kristo ŝanĝas la koron. Li loĝas en via koro per fido. Vi devas konservadi ĉi tiun kunigon kun Kristo per fido kaj la daŭra cedo de via volo al Li; kaj tiel longe kiel vi faras ĉi tion, Li elfaros en ni la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. Tial vi povas diri, “Tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj Sin donis pro mi.” Galatoj 2:20. Tial Jesuo diris al Siaj disĉiploj, “Parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.” Mateo 10:20. Tial kun Kristo energiante en vi, vi elmontros la saman spiriton kaj faros la samajn agojn — agoj de virto, obeo.PAK 40.3
Tial ni havas nenion en ni pri kio fanfaroni. Ni havas nenian bazon por memekzaltiĝo. Nia sola bazo de espero estas en la virto de Kristo kalkulita al ni kaj en tio farita per Lia Spirito laborante en kaj pere de ni.PAK 40.4
Kiam ni parolas pri fido estas distingo kiu devus esti memorita. Estas tipo de kredo kio estas tute aparta de fido. La ekzisto kaj potenco de Dio, la vero de Lia Vorto, estas faktoj kiujn eĉ Satano kaj siaj aregoj ne povas ĉe koro nei. La Biblio diras ke, “La demonoj ankaŭ kredas kaj tremas;” sed ĉi tio ne estas fido. Jakobo 2:19. Kie estas ne nur kredo al la Dia Vorto, sed cedo de la volo al Li; kie la koro estas cedita al Li, la afekcioj fiksitaj sur Li, tie estas fido — fido kiu havas agojn per amo kaj purigas la animon. Per ĉi tiu fido la koro renoviĝas laŭ la formo de Dio. Kaj la koro kiu en ĝia nerenovigita stato ne estas obeema al la leĝo de Dio, nek ja povas esti, nun plezuriĝas je ĝiaj sanktaj maksimoj, ekkriante kun la Psalmisto, “Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.” La Psalmaro 119:97. Kaj la postulo de la leĝo plenumiĝas en ni, “Kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la Spirito.” Romanoj 8:4.PAK 41.1
Estas tiuj kiuj estas konintaj la pardonantan amon de Kristo, kaj kiuj vere deziras esti infanoj de Dio, sed ili elkomprenas ke ilia karaktero estas neperfekta, ilia vivo difektita, kaj ili estas pretaj dubi ĉu la Sankta Spirito renovigis iliajn korojn. Al tiuj mi diras, Ne fortiru en malespero. Ni ofte devas kliniĝi kaj plori ĉe la piedoj de Jesuo pro niaj nesufiĉaĵoj kaj eraroj; sed ni ne estu senkuraĝiĝaj. Eĉ se nin venkos la malamiko, ni ne estas forigitaj, ne forlasitaj kaj reĵetitaj de Dio. Ne; Kristo estas ĉe la dekstra mano de Dio, kiu ankaŭ propetadas por ni. Diris la amata Johano: “Ĉi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton ĉe la Patro, Jesuon Kriston, la justan.” 1 Johano 2:1. Kaj ne forgesu la vortojn de Kristo, “La Patro mem vin amas.” Johano 16:27. Li deziras restarigi vin al Si, vidi Sian propran purecon kaj sanktecon reflektitaj en vi. Kaj se vi nur cedu vin al Li, Li, kiu komencis bonan laboron en vi, daŭrigos ĝin ĝis la tago de Jesuo Kristo. Preĝu pli fervore; kredu pli plene. Kiel ni ekmalfidas al nia propra povo, ni fidu al la povo de nia Regajnanto, kaj ni laŭdos Tiun, kiu estas la savanto de nia vizaĝo. (La Psalmaro 42:11)PAK 41.2
Ju pli proksima vi venas al Jesuo, des pli difektita vi aperiĝos al viaj propraj okuloj; ĉar via vido estos pli klara kaj viaj neperfektaĵoj estos viditaj en plena kaj klara kontrasto al Lia perfekta naturo. Ĉi tiu estas atesto ke la trompiĝoj de Satano perdis sian forton; ke la viviganta influo de la Spirito de Dio vekas vin.PAK 42.1
Nenia profunde kuŝanta amo de Jesuo povas loĝi en tiu koro kiu ne elkomprenas sian propran pekecon. La animo, kiu estas aligita per la difavoro de Kristo, admiros Lian dian karakteron; sed se ni ne vidas nian propran moralan malbonformaĵon, estas nemiskomprenebla atesto ke ni ne havis vidon de la beleco kaj bonegeco de Kristo.PAK 42.2
Ju malpli ni vidas por estimi en ni, des pli ni vidos por estimi en la senlimaj pureco kaj beleco de nia Savanto. Vido de nia pekeco pelas nin al Tiu, kiu povas pardoni; kaj kiam la animo, elkomprenante ĝian senhelpecon, etendiĝas al Kristo, Li malkaŝos sin kun potenco. Ju pli nia sento de bezono pelas nin al Li kaj al la Vorto de Dio, des pli ekzaltitajn vidojn ni havos de Lia karaktero, kaj des pli plene ni reflektos Lian bildon.PAK 42.3
Ĉiela Lumo, tra la noktnebulon
Gvidu antaŭen;
Min, de la patra hejmo forvagulon,
Gvidu antaŭen.
Ne sopirante malproksiman vidon,
Mi petas nur por ĉiu paŝo gvidon.
Ne ĉiam faris preĝon mi ĉi tian:
“Gvidu antaŭen”!
Sed nun elektu vi la vojon mian,
Gvidu antaŭen.
Iam la koron regis fieremo:
Pardonu pri tiama forvagemo! Vi, dum la estinteco min gvidinte,
Sendube gvidos,
Ĝis mi, barilon ĉian transpasinte,
Matenon vidos,
Kaj rerenkontos kun ĝojplena koro
Amaton ĉiun en anĝela ĥoro. M.C. ButlerPAK 42.4